- Datumbazo
- /Slay the Spire
- /Eventoj
- /Ŝtipfajrospiritoj
Ŝtipfajrospiritoj
Ekrano post ekrano
Ekrano 1
Vi hazarde trovas ŝajne grupon de purpuraj fajrospiritoj, kiuj dancas ĉirkaŭ granda ŝtipfajro.
Ekrano 2
La spiritoj ĵetas etajn ostojn kaj erojn en la fajron, kiu erupcias brilege ĉiun fojon.
Kiam vi alproksimiĝas, la spiritoj ĉiuj turniĝas kaj rigardas al vi, plenaj je atendo...Ekrano 3
Vi ĵetas oferon en la ŝtipfajron.
Tamen, la spiritoj ne estas kontentaj pri tio, ke vi oferis Malbenon... La karto fumiĝas nigre. Vi reciproke ricevas... ion.Ekrano 4
Vi ĵetas oferon en la ŝtipfajron.
Nenio okazas...
La spiritoj nun ŝajnas ignori vin. Elreviga...Ekrano 5
Vi ĵetas oferon en la ŝtipfajron.
La flamoj iomete plibriliĝas.
La spiritoj daŭre dancas. Vi sentas vin iom pli varma pro ilia ĉeesto...
Vi resaniĝas 5 da vivo.Ekrano 6
Vi ĵetas oferon en la ŝtipfajron.
La flamoj erupcias kaj ege plifortiĝas!
La spiritoj dancas ĉirkaŭ vi entuziasme kaj donas al vi senton de varmo.
Vi resaniĝas vian plenan vivon.Ekrano 7
Vi ĵetas oferon en la ŝtipfajron.
La flamoj ekflagras kaj preskaŭ faligas vin kiam la forteco de la fajro duobliĝas.
La spiritoj dancas ĉirkaŭ vi entuziasme antaŭ ol ili kuniĝas kun via formo, plenigante vin per varmo kaj forto.
Via maks. vivo pliboniĝas je 10 kaj vi resaniĝas vian plenan vivon.Ekrano 8
Nenio okazas...
La spiritoj nun ŝajnas ignori vin. Elreviga...