- Datumbazo
- /Slay the Spire
- /Eventoj
- /La Moai-kapo
La Moai-kapo
Ekrano post ekrano
Ekrano 1
Vi hazarde renkontas ion, kiu ŝajnas ege netaŭga. Antaŭ vi elstaras enorma ŝtona kapo el granda murpeco, kiu ne moviĝas kaj ŝanĝiĝas kiel faras la cetero de ĉi tiu loko.
La buŝo de la kapo estas larĝe malfermita kaj montras grandajn minacajn dentojn ruĝajn pro sango. La supraĵo de la statuo abundas je piktogramoj, kiuj ŝajnas montri homojn, kiuj ĵetas sin en la buŝon de ĉi tiu kapo kaj estas formanĝataj. Kial oni farus ion tian?Ekrano 2
Unue kiam vi enpaŝas la buŝon de la statuo, nenio okazas. Vi komencas senti vin sufiĉe stulta kiam subite, la grandegaj molaroj batfermas desupre kaj tute maĉas vin.
Mallumo.
Post iom da tempo vi vidas de la mallumo iun etan lumon kaj vi aŭdas ion, kiun vi baldaŭ rekonas kiel la sono de ŝtonaj dentoj, kiuj malrapide sin levas.
Konfuza, vi foriras.Ekrano 3
Vi iom saltas malantaŭen kiam la gigantaj molaroj batfermas sur la idolon kaj maĉas ĝin ĝis polvo. Kiam denove la dentoj ekleviĝas, elfluas oro el la truo. Vi ricevas multe da riĉaĵoj!
Ekrano 4
Vi foriras kaj demandas vin, kio povus okazi.