- Datumbazo
- /Slay the Spire
- /Eventoj
- /La nesto
La nesto
Ekrano post ekrano
Ekrano 1
Videblas longa vico de kapuĉuloj, kiuj eniras
senpretendan katedralon.Ekrano 2
Kompreneble, vi decidas resti en la vico kaj baldaŭ estas ĉirkaŭata de Kultistoj!
Ili ne atentas pri vi sed gaje ĉantas kaj svingas siajn armilojn.
"MURDO!! MURDO MURDO!!"
"KAA KAA KAAAAAAAA!"
"MURDO! MURDO MURDOO!!"
"KAAA KAA KAAAAAAAA!!"
Vi okulumas donacoskatolon...Ekrano 3
Ili eĉ ne rimarkis.
Ekrano 4
Vi decidas resti en la vico (pro timo) por vidi kio okazos.
Finfine, vi alrigardas la estron. Nete vestita kultisto donas al vi ornamitan tranĉilon. Kiel la aliaj antaŭ vi, vi tranĉas la antaŭbrakon kaj lasas la sangon guti en misformitan bovlon.
La kultistoj ĉantas kaj krias por vi!
"KAAA KAA KAAAAAAAA!!"
Ankaŭ vi ĉantas. Kial ne?