- Datumbazo
- /Slay the Spire
- /Eventoj
- /N'loth
N'loth
Ekrano post ekrano
Ekrano 1
Kurioza ĝiba estaĵo el kiu kreskas pluraj tentakloj traserĉaĉas amason da rubaĵoj kaj malbonodoraĵoj antaŭ vi. Kiam vi alproksimiĝas, li paŝetas al vi en neminaca maniero.
"N'loth malsata. Donu manĝon N'loth."Ekrano 2
Vi etendas la relikvon al li kaj N'loth ekprenas ĝin el via mano per siaj tentakloj, elartikigas la faŭkon kaj en unu rapida gluto formanĝas vian donacon.
Li donas larĝan, dentmontran ridon kaj pli da tentakloj aperas de malantaŭ ĝia mantelo, kiuj tenas nekredeble netan skatolon. Li puŝas ĝin al vi ĝis vi prenas ĝin.Ekrano 3
Vi kapneas. N'loth eĉ pli ĝibiĝas kaj elspiras, kaj poste fortrotas.