- Datumbazo
- /Slay the Spire
- /Eventoj
- /Pliigulo
Pliigulo
Ekrano post ekrano
Ekrano 1
Viro kun okulflikaĵo kaj demona ridaĉo paŝegas al vi.
"Hej nekonato. Ĉu vi interesiĝas pri progresigi sciencon? Mi povas fari vin pli forta ol ajna trejnado aŭ beno. Vi ja bezonos ĝin se vi estas unu el tiaj herooj, kiuj ĉiam provas morti ĉie."
"Kion pensas?"Ekrano 2
"Bonege."
La viro donas danĝeraspektan injektilon plenan je brilanta likvo, antaŭ ol li forŝteliĝas en ombran koridoron.Ekrano 3
"Grandioze."
La viro injektas vin per tri nekonataj substancoj kaj elprenas notblokon. Dum vi eksentas iom da vertiĝo, li komencas freneze skribi notojn.
Vi tute perdas vian temposenton, kaj kiam vi reekvilibriĝas, la ombra ulo estas jam for.Ekrano 4
"Mirinde."
Vi fortrinkas la misteran substancon. Tuj vi vigliĝas, kaj vi sentas la muskolojn tremeti.