- Datumbazo
- /Slay the Spire
- /Eventoj
- /Turnemaj koridoroj
Turnemaj koridoroj
Ekrano post ekrano
Ekrano 1
Kiam vi malrapide grimpas la turnemajn koridorojn, vi sentadas, ke vi perdas vian vojon, ĉar la muroj kaj grundo ŝajnas neklarigeble moviĝi antaŭ vi.
Ankaŭ la daŭraj flustraj voĉoj en via kapo tute ne helpas.Ekrano 2
Kiam vi preterpasas konstruaĵon, pri kiu vi certas, ke vi vidis ĝin antaŭe, vi ekdemandas vin ĉu vi freneziĝas, aŭ ĉu la neebla strukturo de ĉi tiu loko simple konfuzas vin. Vi bezonas baldaŭ ŝanĝi ion.
Almenaŭ tion diras la voĉoj, kaj tiuj certe ne mensogus, ĉu?Ekrano 3
Io en vi rompiĝas.
Nur tiuj, kiuj estas ege frenezaj, povas kompreni ĉi tian lokon, do vi akceptas la klaĉemajn voĉojn kaj daŭrigas per "nova" perspektivo.
Ĉio nun ŝajnas havi multe pli da senco.Ekrano 4
Kiam vi haltas dum momento kaj zorge rigardas al la ondoforma pejzaĝo ĉirkaŭ vi, ekaperas eta reguleco el la hazardaĵoj. Ĉiam, kiam la psikozaj sonoj ekas interrompi viajn pensojn, vi baraktas kontraŭ la mensa doloro kaj ignoras ĝin.
Finfine vi sukcese trovas vojon antaŭen kaj daŭrigas, nun rezista kontraŭ la malica karaktero de ĉi tiu fremda loko.Ekrano 5
Vi pasigas ŝajne eternon serĉi eliron el la labirinto. Ege malrapide, vi sukcesas repaŝi laŭ via vojo, reorientiĝas kaj trovas vojon el la tordajn koridorojn.
Vi sentas vin lacega pro la sperto.