- Datumbazo
- /Slay the Spire
- /Eventoj
- /Vizaĝkomercisto
Vizaĝkomercisto
Ekrano post ekrano
Ekrano 1
Vi preterpasas tremigan statuon, kiu tenas plurajn maskojn...
Io malantaŭ vi mallaŭte flustras:
"Haltu."Ekrano 2
Vi turniĝegas por kontraŭstari la statuon, kiu nun rigardas al vi!
Kiam vi rigardas pli bone, iĝas klare, ke ne estas statuo sed statua, maldika viro. Ĉu li eĉ spiras?
"Vizaĝon. Lasu min tuŝi? Eble komerci?"Ekrano 3
"Kompenson? Kompenson."
Mekanike, li aperigas netan stakon de oro kaj metas ĝin en vian sakon.
"Kia bona vizaĝo. Bona vizaĝo."
Dum li tuŝas vian vizaĝon, vi spertas la senton de via vivo eliĝi ĝin!
Dume, lia masko defalas kaj frakasiĝas. Kriegante, li rapide kovras sian vizaĝon per ĉiuj ses brakoj kaj tiel faligas eĉ pli da maskoj! Dum la kriado kaj la frakasiĝado, vi forkuras.
Lia vizaĝo estis tute malplena.Ekrano 4
"Por mi? POR MI? Ho jes.. Jes. Jes.. mmm..."
Vi vidas ekmoviĝon de unu el liaj brakoj kaj via vizaĝo estas en lia mano! Via vizaĝo estis interŝanĝita.
"Bona vizaĝo. Bona vizaĝo."Ekrano 5
"Haltu. Haltu. Haltu. Haltu. Haltu."
Verŝajne estis la ĝusta elekto.